1 Chronicles 14

David's Wives and Children

1 HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon. 2 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.

3 Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn. 4 Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab, Natan kaj Salomono 5 kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Elpelet 6 kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia 7 kaj Elisxama kaj Beeljada kaj Elifelet.

Philistines Defeated

8 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj li eliris kontraux ilin. 9 Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim. 10 Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon. 11 Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 12 Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.

13 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis la valon. 14 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; 15 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj. 16 Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer. 17 Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.

Previous Book Next Book